Ĉi tiu paĝo permesas vin ĝisdatigi Dotclear aŭtomate. Se nova versio disponeblas, oni demandos vin ĉu vi volas ĝisdatigi. Antaŭ ol fari tion, vi povas kontroli kiajn ŝanĝojn alportas ĉi tiu ĝisdatigo alklakante Informoj pri ĉi tiu versio.
Vi povas devigi la novan version-kontrolon klakante sur Devigi Dotclear ĝisdatigkontrolon.
Se ĉio estas en ordo, t.e. se vi mane modifis neniujn instalajn dosierojn, la ĝisdatigo procedos:
Post kiam ĉi tio estas farita, mesaĝo kiel la sekva aperos: "Gratulon, vi estas unu klako for de la fino de la ĝisdatigo."
Alklaku Finu la ĝisdatigon. Vi estos elsalutita. La datumbazo estos ĝisdatigita, se necese, kiam vi reensalutos.
Se vi mane modifis kelkajn dosierojn, ili estos listigitaj kaj vi estos konsilita permane ĝisdatigi ilin.