Ĝisdatigo de temoj

Kiam novaj versioj de la temoj instalitaj en via blogo estas alŝutitaj al la rimeda centro de Dotaddict, la paĝo havas aldonan langeton nomitan Temo-Ĝisdatigoj, kiu listigas la temojn kun la instalita versio numero kaj la numero de versio de la ĝisdatigo.

Tiam simple uzu la agbutonon Ĝisdatigu.

Se pluraj ĝisdatigoj disponeblas, agobutono ĉe la malsupro de la paĝo permesas Ĝisdatigi ĉiujn temojn samtempe.

Bonvolu noti: ĉiuj ŝanĝoj, kiujn vi eble faris al la temodosieroj, perdiĝos dum la ĝisdatigo de la temo.

Instalitaj temoj

La listo de instalitaj temoj aperas en ĉi tiu langeto. Vi povas elekti temon alklakante ĝin kaj premante Uzu ĉi tiun.

La nuntempe elektita etoso povas esti modifita per la butono Redakti etosdosierojn . Se la elektita etoso inkluzivas etoredaktilon, ĝi povas esti facile personecigita per la butono Agordu etomon .

Vi ankaŭ povas malaktivigi temon (ekzemple se vi havas problemojn pri kongrueco kun ĝi). Malaktivigitaj temoj aperos langeto enhavanta la liston de ĉi tiuj.

Aldonu temojn

Ĉi tiu langeto ebligas al vi foliumi la deponejon de temoj de DotAddict ĉu laŭ alfabeta ordo, ĉu serĉante per la dediĉita kampo. La temoj jam instalitaj ne aperas en la listo.

Instalu aŭ ĝisdatigu permane

Se la temo, kiun vi volas instali (aŭ ĝisdatigi), ne estas en la deponejo de DotAddict, vi povas instali ĝin aŭ alŝutante ĝin de via malmola disko, ĉu enmetante ĝian instalan URL. Temo ĉiam estas pakita kiel zip-dosiero.